Video
Transskribo
Homo ekzistas dum milionoj da jaroj, kiel parto de naturo.
Sed tiam, io ŝanĝiĝis. Kaj dum ege mallonga kvanto de tempo,
ni teroformigis ĉi tiun planedon kaj desegnis ĝin por taŭgi niajn bezonojn.
Laŭ nia scio, ni estas la unuaj estaĵoj vekiĝi kaj tute transpreni planedon.
La transiĝo de ĉasado kaj kolektado, al farmado kaj konstruado, estis tiom senspirige rapida, ke multe da niaj manieroj de pensi pri la mondo ne plu estas utilaj.
Unu el niaj plej antikvaj ideoj estas, ke la plej uzata kalendaro en la mondo insistas, ke ni loĝas en la jaro de 2016.
Ĉi tio distordas nian vidon de nia propra historio, kaj plimalfaciligas nian komprenadon de kiu ni estas kiel specio.
Kaj ĝuste kiom malproksima ni alvenis post ege mallonga kvanto de tempo.
Do eble necesas elekti nulan jaron por la homaro.
Nula Jaro kiu vere reprezentas nin kiel specio kaj inkluzivas ĉiujn kulturojn,
Nula Jaro kiu indikas kiam ni komencis konstrui nian novan mondon super la malnova.
[ Kurzgesagt enkonduko ]
Antaŭ dek du mil jaroj, centoj da homoj kuniĝas en la montetoj de suda Anatolio.
Ili estis ĉasantoj kaj kolektantoj sen la scio de terkulturo aŭ metalfarado.
Ili nur havis iloj el ŝtono kaj ligno,
sed ili konstruis la unuan grandan konstruaĵon de la homaro,
sep mil jaroj antaŭ oni konstruis la piramidojn en Egiptio.
Sur 300 metroj, niaj prauloj fondis cirklojn el masivaj ŝtonaj kolonoj, ĉiu el
ili ĝis 6 metroj alta kaj 40 tunoj peza,
ornamita per arto por piktogramoj kaj ŝtonaj ĉizaĵoj de bestoj kaj mitaj estaĵoj.
Ni ne havas ideon, kiel ili povis fari ĉi tion.
Ĝi eble estis grandaskala projekto en la ŝtonepoko, bezonante nivelon de organizado, afero kiun ni ne sciis,
ke fruaj homoj povis fari ĝis ni trovis ĉi tiun lokon.
Do, kial ili konstruis ĝin?
La plej populara teorio estas, ke ĉi tio estis la unua templo de la homaro, dediĉita al antaŭlonge forgesitaj dioj.
Ni nur scias, ke ĉi tiu konstruaĵo, la unua de la tipo, indikas la komenciĝon de nova epoko.
En ĉi tiu areo, proksimume tiutempe, homoj vere komencis konstrui sian propran mondon.
Kiu igus ĝin taŭga mejloŝtono en nia historio por la komenciĝo de nia kalendaro.
Ĉi tiu momento en tempo estas tiom diferenca, ke sciencisto Cesare Emiliani proponis, ke
la homaro devus komenci uzi kion li nomis la Holocena kalendaro, per aligi dek mil jarojn al nia nuna gregoria kalendaro.
Ni ne scius ŝanĝi niajn ĝenerale akceptitajn tagojn kaj monatojn
kaj religiaj kalendaroj ankaŭ povus resti samaj.
Sed por ĉiuj oficialaj intencoj, nia nuna jaro estus la jaro dek du mil dek ses de la homa epoko.
Ĉi tio ŝanĝus treege kiel ni pensas pri historio, kaj kiel ĝi sentas al ni.
Ni rigardu tre koncize, kaj movu tra nia nova historio, de nia nova nula jaro.
Antaŭ 12,000 jaroj la unua konstrua projekto komenciĝis, komencante nian historion.
Oni uzis ĝin dum proksimume 2,000 jaroj.
Jarmilo pasis ĝis Jeriĥo, eble la unua urbo sur la Tero,
fondiĝis je jaro 1000 post la komenciĝo de la homa epoko.
Progreso ankoraŭ estis tre, tre, malrapida tiutempe. Dum la sekvintaj mil jaroj pli kaj pli da
konstantaj loĝlokoj aperis ĉie en la mondo,
kaj pli kaj pli da plantoj kaj bestoj malsovaĝigis dum terkulturo disvastiĝis.
Pruvo de komerco de ĉi tiu periodo en miloj da kilometroj estas trovita.
Proksimume kvar milionoj da homoj vivis je tiu tempo en historio, malpli ol loĝas en Londono nuntempe.
Teknologio antaŭeniĝis konstante kaj malrapide.
Potfarado disvastiĝis.
La unua kulturaj komunumoj aperis en Ĉinio, Barato, kaj la Fekunda Duonluno.
Proksimume je la jaro 4000, 8,000 jaroj antaŭ ol nun, homoj komencis uzi metalon unuafoje,
lerante miksi stanon kaj kupro kaj komencante kion ni nomas la bronzepoko, proksimume je la jaro 5000.
La unua pra-skribado aperis, kaj oni inventis la radon.
En Suda Ameriko, la Ĉinĉora kulturo komencis mumigi homoj artefarite,
2,000 jarojn pli frua ol en Antikva Egiptio.
La unuaj altaj kulturoj komencis aperi proksimume je la jaro 7000.
La Induso-Civilizacio, Antikva Egiptio, la Minoa Civilizo en Grekio, kaj la Sumeroj en Mesopotamio .
Stonehenge konstruiĝis en Britio, kaj la unua dinastio en Ĉinio komenciĝis.
Ötzi la glacihomo vivis proksimume tiutempe.
Kion ni konsideras historio nun komenciĝis kaj aferoj komencis plirapidiĝi, dum la loĝantaro plimultiĝis al pli ol 30 milionoj.
Kelkaj novaj altaj kulturoj aperis ĉie en la mondo, multaj skribantaj pri siaj legendoj.
Pli kaj pli da urboj fondiĝis.
En Suda Ameriko la Olmeka kulturo aperis.
Proksimume tiutempe, la legenda sieĝo de Trojo supozeble okazis.
Baldaŭ post en la orienta mediteranea en la Fekunda Duonluno, la bronzepoko finiĝis violente.
Ĉiuj bronzepokaj kulturoj, krom Egiptio, estis detruata de misteraj invadantoj.
Skirbado kaj progreso haltis dum jarcentoj.
Proksimume je la jaro 9500, kion ni konsideras Okcidenta kulturo komenciĝis.
La Grekiaj urboŝtatoj forbatis la persan invadon, kaj instigis sian oran epokon,
finitan de Aleksandro de Macedonio proksimume je la 9700a.
100 jaroj poste, Romio detruis Kartagon, kaj iĝis supera forto en la mondo.
Julio Cezaro murdiĝis je la jaro 9956, dum la loĝantaro de la mondo plimultiĝis al proksimume 300 milionoj da personoj.
Kaj nur nun proksimume en la jaro 10,000, ni alvenis al la tempo kie la Gregoria kalendaro
kaj nia nuna metodo de indiki homan historion komenciĝis.
Nur du miloj da jaroj post tiam, homoj marŝos sur la luno.
Se ni pensas pri historio kiel ni pensas nun, ni etigas 10,000 jarojn de homa progreso kaj disvolvado.
Inkluzivi ĉiom en nian kalendaron igas nian estintecon pli impresa.
Ĝi montras kiel progreso iĝas eksponenciala post tempo, kaj ĝi inkluzivas ĉiujn homojn de
ĉiuj kulturoj en nian kalendaron.
Nova Nula Jaro por nia historio povus redifini kiel ni pensas pri ni.
Kiel konstrua projekto kiu komenciĝis 12,000 jarojn antaŭe kiam unuafoje,
niaj prauloj kuniĝis por skulpti templon el roko per iloj el ŝtono;
ne sciante kion ili komencos,
kien ĝi kondukos nin kiel specio.
De konstrui la unuan templon, ĝis ŝipoj flugantaj preter la ĉielo.
Ni faris Kurzgesagt version de la homepoka kalendaro,
kiun vi povas aĉeti ĉi tie, se vi volas.
Ĝi estas kalendaro por 2017, sed kun unu grava malsamo.
Ĝi estas por la jaro 12,017, la jaro, en kiu ni pensas, ke ni devus esti.
Estas tre limhava kvanto da ili, sed se ni vendos sufiĉe da ili,
ni faros ĉi tion regula afero, kaj eble faros pli da presaĵoj estontece.
La kalendaro estas ilustrita, kaj ni metas en malmultaj amuzaj faktoj.
Ankaŭ, kiel ĉiam, se vi ŝatas kion ni faras, bonvolu konsideri subteni nin en Patreon,
aŭ aĉeti aferojn kinjn ni faris. Ĝi vere helpas!
Dankon, kaj havu feliĉan 12,017!