La Kromefikoj De Vakcinoj - Kiom Alta estas la Risko? | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

Vakcinoj estas laŭditaj pro siaj roloj en la batalo kontraŭ malsanoj.

Sed pli kaj pli da personoj

ŝajnas kredi, ke ili endanĝerigas nian sanon anstataŭ protekti ĝin.

La interreto estas plena de rakontoj pri alergiaj reakcioj,

pri aperigo de kriplaĵo

kaj eĉ pri morto post vakcinado.

Kaj vakcinoj vere povas havi kromefikojn.

Ni vidu kiel ili funkcias kaj kiom danĝera ili vere estas.

Via imuna sistemo estas malsimpla armeo de miliardoj da ĉeloj:

La soldatoj,

la inteligentaj ĉeloj,

kaj la fabrikantoj de armiloj.

Ĉiutage vi estas nenombreble atakataj,

sed la soldatoj de via imuna sistemo kutime traktas sole la atakojn,

tiel ke vi ne eĉ konscias pri ili.

Tamen, se la infekto akriĝas,

niaj inteligentaj ĉeloj kolektas informojn pri la atakantoj

kaj aktivigas niajn armilon-fabrikantojn.

Vi konas la armilojn: la antikorpoj.

Ili agas kiel raketoj kaj ili celas trafe kontraŭbatali la invadantojn.

Malfeliĉe tiu procezo bezonas plurajn tagojn, antaŭ ol ĝi efike agas.

Tio donas multe da tempo al la invadantoj por damaĝi vian korpon.

La popola saĝeco malpravas:

Tio, kio vin ne mortigas, ne faras vin pli fortika.

Niaj korpoj tute ne volas kontraŭbatali malfacilajn militojn ĉiam denove,

tial nia imuna sistemo kreskigis eltroveman metodon por

plifortikiĝi en la daŭro.

Kiam ni kontraŭbatalas malamikojn, kiuj estas sufiĉe danĝeraj por eklanĉi niajn potencajn armilojn,

tiam nia imuna sistemo aŭtomate kreas memorantajn ĉelojn.

Memorantaj ĉeloj restas en nia korpo, dormante dum jaroj.

Ili faras nenion krom memori.

Kiam duan fojon malamiko atakas,

la dormantaj memorantaj ĉeloj ekvekiĝas

kaj kunordigas la batalon kaj la produktadon de antikorpoj.

Tio okazas tiel rapide kaj efike,

ke multaj infektoj, kiujn vi batis unu fojon, neniam plu malsanigos vin.

Via imuneco eble povas daŭri eĉ dum via tuta vivo.

Tial junaj infanoj ofte malsanas:

ili ankoraŭ ne havas sufiĉe da memoraj ĉeloj.

Kaj tiu bela natura rimedo estas tio, kion oni konstruas, kiam oni uzas vakcinojn.

Kiel funkcias la vakcinoj?

Kvankam la memorantaj ĉeloj estas mirindaj,

enhavigi ilin per infekto estas malagrabla kaj foje eĉ danĝera.

Vakcinoj estas rimedo por artifiki nian korpon, ke li faru memorantajn ĉelojn

kaj imuniĝu kontraŭ la malsano.

Ili pretendas, ke ili estas danĝera infekto.

Unu maniero tion fari estas, ke oni injektas invadantojn, kiuj ne povas damaĝi vin.

Ekzemple mortiginte ilin aŭ ŝirinte ilin en pecojn.

Nia imuna sistemo pritraktas tiujn vakcinojn sufiĉe facile.

Iam oni bezonas, ke nia imuna sistemo laboru pli malfacile,

por ke ĝi produktu ankoraŭ pli da memorantaj ĉeloj.

Vivantaj vakcinoj estas la ega defio.

Malamiko, kiu kontraŭbatalas, estas pli malfacila defio ol morta malamiko.

Sed tio nepre ŝajnas aĉega ideo.

Kio okazus, se la ĝermo venkus?

Por eviti tion, ni bredas malfortikajn kvazaŭ-nepojn de la danĝera ĝermo en la laboratorioj.

Ili estas nur sufiĉe potencaj por inciti la imunan sistemon por ke ĝi kreu sufiĉe da memorantaj ĉeloj.

Do, tio estas la bazaj principoj de la uzado de la vakcinoj:

Ili estigas naturan reagon en nia korpo,

kiu imunigas nin kontraŭ vere danĝeraj malsanoj.

Iuj, kiel la gripa viruso, mutacias tiom ofte,

ke ni bezonas novan vakcinon ĉiujare,

sed la plej multaj vakcinoj protektas nin dum multaj jaroj aŭ eĉ dum la tuta vivo.

Sed estas embaraso,

kiel ĉion en la vivo vakcinoj havas alian flankon:

La kromefikoj.

Kio ili estas kaj kio okazus, se ia kromefiko trafas vian infanon?

La riskoj de la vakcinoj:

Estas malfacile, rekte kompari la kromefikojn de vakcinoj kun la efiko de la malsanoj.

Ekzemple,

Centoj da milionoj da homoj estis vakcinitaj kontraŭ la morbilo en Okcidento,

sed estis nur 83 000 malsanuloj pro morbilo dum 2018.

Tial, pro la granda diferenco inter la nombroj, eĉ malseveraj kromefikoj povas timigi nin,

komparite al la efikoj de tiu malsano, kiun oni tre malofte spertas nuntempe.

Antaŭ ol la disponebleco de la morbila vakcino en 1963,

almenaŭ ĉiuj infanoj sur la tero malsaniĝis foje pro morbilo.

Proksimume 135 milionoj da kazoj en la 1950a jardeko.

Ĉiun jaron.

Sed ĉu estas morbilo tiel danĝera en 2019?

Kun nia moderna medicino kaj novaj teĥnologioj,

ĉu ili kontraŭ-balancas la riskojn de vakcinaj kromefikoj?

Ni faru perpensan eksperimenton uzante ekzistantajn nombrojn.

Imagu evoluintan landon en paralela mondo.

Ĝi havas bonan medicinan sistemon, sed la loĝantoj haltigas la vakcinadon.

En tiu okazo, ni diru ke dek milionoj da infanoj malsaniĝas pro morbilo.

Kio okazas?

Naŭ milionoj okcent miloj, aŭ 98%, havos altan febron kaj tre malagrablan haŭtan erupcion.

Ĝis 800 000 el ili, aŭ 8%, suferos pro danĝera lakso,

700 000, aŭ 7%, suferos pro orela infekto, kiu povas kaŭzi dumvivan aŭdkapablan perdon.

600 000 infanoj, aŭ 6%, suferos pro pulminflamo, la plej danĝera konsekvenco de morbilo.

Ĝi sola mortigos 12 000 infanojn.

Ĝis 10 000 infanoj, aŭ 0,1%, havos encefaliton.

2 500 infanoj, aŭ 0,025% ekhavos cerbinflamon (SSPE),

malsano pro morbilaj virusoj, kiuj restis en iliaj cerboj

kaj mortigas ilin post kelkaj jaroj.

Kunigite

ĉirkaŭ 2,5 milionoj da infanoj suferos pro ia serioza efiko de morbilo

kaj ĉirkaŭ 20,000 infanojn mortos pro morbilo.

Sed tio ne estas ĉio.

La infanoj kiuj venkas morbilon havas tre domaĝitan imunan sistemon,

kiu bezonas multe da tempo por regeneriĝi.

Dum tiu tempo, aliaj malsanoj povas ilin trafi.

Krome, estas almenaŭ certe

ke viaj infanoj vere malbone fartus dum proksimume du semajnoj.

Bone, sed kio pri la vakcinoj?

Estas juste pripensi ankaŭ pri tiuj riskoj.

Do ripetu la saman perpensan eksperimenton

Sed ĉi-foje ni vakcinu dek milionojn da infanoj per MMR (la vakcino Morbilo, Mumpso, Rubeolo).

Kio okazus ĉi-okaze?

Post la vakcinado

de niaj 10 milionoj da infanoj, ĉirkaŭ dek elcentoj havos febron.

500 000, aŭ 5%, evoluigas mildan haŭtan erupcion,

Ĝis 100, aŭ 0,001%,

povus havi severan alergian reakcion, kiu devas esti kuracita.

Ĝis dek knaboj, aŭ 0,0001%,

povus havis generan organan inflamon.

Kaj ĝis dek infanoj entute, aŭ 0,0001%,

povas havi la plej seriozan kromefikon, encefaliton.

Do, ni vakcinis dek milionojn da infanoj,

Entute ĉirkaŭ cent dudek havas kromefikojn, kiuj estas iom seriozaj.

Pro la bona kuracado en la evoluintaj landoj preskaŭ ĉiuj finfine fartos bone.

Kio pri aŭtismo ?

La rilato inter aŭtismo kaj vakcinado venas de unu sola fonto,

kiu estis multfoje malpruvita.

Estas ligiloj al pliaj informoj kaj filmoj en la priskribo de tiu ĉi filmeto

Sed, en 2019, pravas diri ke vakcinoj ne kaŭzas aŭtismon.

Bone, sed kio pri mortoj?

Estas tre malfacile certigi, ĉu eĉ unu sola infano, el nia dek milionoj da vakcinitaj infanoj, mortus.

Ni ĝisfunde traserĉis kaj parolis kun multaj variaj fakuloj.

Preterlasante la mem-atestitojn,

ni trovis nur kelkajn priskribitajn kazojn

kontraŭ centoj da milionoj da infanoj kiuj estis vakcinitaj ekde 1971.

Morbilo estas multe, multe miloj da fojoj pli danĝera por via infano

ol eĉ la plej danĝera vakcina kromefiko.

Vi devas serĉi mortigajn vakcinajn kromefikojn per grandega lupeo

kaj eĉ tiel farante, estas tre malfacile trovi certigitajn kazojn.

Aliflanke, mortoj pro morbilo estas realaj kaj facile troveblaj.

En la nura jaro 2017, 110 000 homoj mortis pro morbilo tra la mondo.

Statistike 300 infanoj mortos hodiaŭ pro morbilo.

Unu ekde kiam tiu ĉi filmeto komenciĝis.

Vi povas kompari vakcinojn kun sekurzonoj.

Ĉu estas tiel strangaj nekutimaj akcidentoj, ke iu estas mortigita per sia sekurzono?

Nu, jes.

Sed ĉu vi mem pensas, ke estus pli sekure ne alteni vian infanon per sekurzono?

Atentu momenteton!

Sed se via infano estus alergia?

Sed nenio ajn, kiun ni priskribis, vere valorus por via aparta situacio?

Tiukaze, vi fariĝu la plej aktiva subtenanto de la vakcinoj.

Ĉar, se viaj infanoj ne povas esti vakcinitaj, nur la kolektiva socio povas protekti ilin.

Oni tion nomas “herda imuneco”,

kaj tio estas la nura metodo, kiu povas protekti viajn nevakcinitajn infanojn.

Herda imuneco signifas ke, kiam sufiĉe da homoj estas imunaj kontraŭ iu malsano,

tiam tiu malsano ne povas disvastiĝi kaj malaperas antaŭ ol malsanigi viktimojn.

Sed por atingi tiu celo por la sola morbilo,

minimume 95% de la homoj ĉirkaŭ vi devas esti vakcinitaj.

Konkludo

La problemo de la diskutado pri vakcinoj estas, ke ĝi estas pritraktita ne juste.

Dum la vakcino-apogantoj argumentas per studadoj kaj statistikoj,

la argumentoj kontraŭ la vakcinoj kutime estas miksaĵo de sensaĵoj,

anekdotoj kaj misinformoj.

Kaj sentoj estas neŝanĝeblaj per faktoj.

Ni konvinkos neniun kriaĉante al ili.

Sed oni ne povas nei la rezultojn de la kontraŭ-vakcinaj konspiracioj.

Ili murdas bebojn tro juna por esti vakcinitaj.

Ili murdas sanajn infanojn, kiuj nur malŝancas.

Ili disvastigas danĝerajn malsanojn, kiuj estis almenaŭ estingitaj.

Kaj la plej grava kromefiko de la vakcinoj estas malpli da malvivaj infanoj.

Vakcinoj estas unu el la plej potencaj iloj, kiujn ni havas,

por likvidi la monstrojn, kiujn la plej multo el ni jam forgesis.

Ni ne re-disvastigu bestaĉojn.