La koronaviruso klarigita kaj kion vi devus fari. | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

En la decembro de 2019, la ĉinaj aŭtoritatoj

informis la mondon, ke viruso disvastiĝas tra siaj komunumoj.

En la sekvaj monatoj, ĝi disvastiĝis al aliaj landoj; la kazoj duobliĝis ene da kelkaj tagoj.

Tiu ĉi viruso estas la Severa Akuta Spira Sindromo-Rilata Kronviruso 2,

kiu kaŭzas la malsanon nomitan Covid-19, kaj kiun ĉiuj simple nomas la kronviruson.

Kio efektive okazas kiam ĝi infektas homon, kaj kion ni ĉiuj devus fari?

[Komencmuziko]

Viruso vere estas nur ŝelo ĉirkaŭ genetika materialo kaj kelkaj proteinoj, argumenteble ne eĉ vivaĵo.

Ĝi nur povas fari pli da ĝi mem per eniri vivantan ĉelon.

Koronviruso eble disvastiĝas per surfacoj,

sed ankoraŭ ne certas kiom longe ĝi povas travivi sur ili.

Ĝia ĉefa maniero disvastiĝi ŝajnas esti guteto-infekto, kiam oni tuŝas, aŭ se oni tuŝas iun malsanan kaj poste vian vizaĝon,

ekzemple froti la okulojn aŭ nazon.

La viruso komencas la vojaĝon tie ĉi, kaj poste kaŝvojaĝas pli profunde en la korpon.

Ĝiaj celoj estas la intestoj, la lieno, aŭ la pulmoj, kie ĝi povas kaŭzi la plej gravan efikon.

Eĉ nur kelkaj kronvirusoj povas kaŭzi tre konsiderindan situacion.

La pulmoj estas tegitaj per miliardoj da epiteliaj ĉeloj.

Tiuj ĉi estas la limaj ĉeloj de via korpo, tegante viajn organojn kaj mukozojn, atendante esti infektataj.

La kronviruso konektas al specifa ricevanto sur la membrano de la viktimo por injekti sian genetikan materialon.

La ĉelo, nescianta pri kio okazas, plenumas la novan instrukcion tre simplan:

kopii kaj rekunmeti.

Ĝi pleniĝas per pli kaj pli da kopioj de la originala viruso ĝis kiam ĝi atingas sojlan punkton kaj ricevis unu finan ordon:

memdetruiĝi.

La ĉelo forfandiĝas, liberigante novajn kronviruspartiklojn pretajn ataki pliajn ĉelojn.

La nombro de infektitaj ĉeloj kreskas eksponenciale.

Post proksimume dek tagoj, milionoj da korpoĉeloj estas infektitaj, kaj miliardoj da virusoj svarmas en la pulmoj.

La viruso ankoraŭ ne kaŭzis tro multan damaĝon, sed la kronviruso nun liberigos veran beston:

via propran imunsistemon.

Kvankam la imunsistemo ekzistas por protekti vin, ĝi povas efektive esti tre danĝera al vi mem kaj bezonas striktan regulon.

Kaj dum imunĉeloj ŝutiĝas en la pulmojn por batali la viruson, la kronviruso infektas kelkajn kaj kreas konfuzon.

Ĉeloj havas nek orelojn nek okulojn.

Ili komunikas plejparte per etaj informproteinoj nomitaj citokinoj.

Preskaŭ ĉiuj gravaj imunreakcioj estas kontrolataj de ili.

La kronviruso kaŭzas infektitajn imunĉelojn superreagi kaj ekhurli je murdo.

Iusence, ĝi igas la imunsistemon eniri batalan frenezecon kaj sendas tre pli da soldatoj ol ĝi devus, malŝparante ĝiajn rimedojn kaj kaŭzante damaĝon.

Du tipoj de ĉeloj aparte kaŭzas malordon.

Unue, neŭtrofiloj, kiuj lertas pri mortigi aferojn, inkluzive de niaj ĉeloj.

Poste de alveni milope, ili komencas elpumpi enzimojn, kiuj detruas tiom multajn amikojn kiom malamikojm.

La alia grava tipo de ĉelo kiu eniras frenezecon estas citotoksikaj T-limfocitoj, kiuj kutime ordonas infektitajn ĉelojn memmortigi sin.

Tiel konfuzitaj kiel ili estas, ili komencas ordoni sanajn ĉelojn ankaŭ mortigi sin.

Ju pli da imunĉeloj alvenus, des pli ili faras damaĝon, kaj des pli da sana pulmhiston ili mortas.

Tio ĉi eble tiel malboniĝas, ke ĝi povas kaŭzi daŭran, neinversigeblan damaĝon, kiu kondukas al dumvivaj malkapabloj.

En plejaj kazoj, la imunsisteno malrapide reakiras regulon.

Ĝi mortigas la infektitajn ĉekojn, interkaptas la virusojn provantajn infekti novajn kaj purigas la batalkampon.

Resaniĝo komenciĝas.

La plimulto de homoj infektitaj de la kronviruso travivos ĝin kun relative mildaj simptomoj.

Sed multaj kazoj severiĝas aŭ eĉ kriziĝas.

Ni ne scias la procenton ĉar ne ĉiuj kazoj estas identigitaj,

sed ĝi probable estas tre pli ol tio de gripo. En pli severaj kazoj,

milionoj de epiteliaj ĉeloj estas mortitaj kaj kun ili, la protekta tego de la pulmoj estas for.

Tio signifas ke la alveoloj - etaj aersakoj per kiu oni spiras - povas esti infektataj de bakterioj kiuj kutime ne estas granda problemo.

Paciento malsaniĝas je pneŭmonio.

Spirado malfaciliĝas aŭ eĉ malsukcesas kaj pacientoj bezonas spirigilojn por travivi.

La imunsistemo estas plenpotence batilinta dum semajnoj kaj farinta milionojn da kontraŭvirusaj armiloj.

Kaj dum miloj da bakterioj rapide multobliĝas, ĝi estas superfortita.

Ili eniras la sangon kaj invadas la korpon; se ĉi tio okazas, morto estas tre verŝajna.

Oni ofte komparas la kronviruson kun gripo, sed efektive, ĝi estas multe pli danĝera.

Kvankam taksi la ekzaktan mortokvanton dum daŭranta pandemio estas malfacila,

ni certe scias, ke ĝi estas multe pli kontaĝa kaj disvastiĝas pli rapide ol gripo.

Estas du estontecoj por pandemio kiel la kronviruso: rapida kaj malrapida.

La estonteco, kiun ni vidos, dependas de kiel ni ĉiuj reagas al ĝi en la fruaj tagoj de la epidemio.

Rapida pandemio estos terura kaj kostos multajn vivojn;

malrapida pandemio ne estos memorita de la libroj pri historio.

La plej malbona scenaro en rapida pandemio komenciĝas per tre rapida infektokvanto

ĉar ne estas kontraŭrimedoj por malrapidigi ĝin.

Kial ĉi tio estas tiel malbona?

En rapida pandemio, multaj homoj malsaniĝas samtempe.

Se la kvanto tro grandiĝas, sansistemoj ne plu povas trakti ĝin.

Ne estas sufiĉaj rimedoj, kiel kuracistoj aŭ ekipaĵo kiel spirigiloj restantaj por helpi ĉiujn.

Personoj mortos nekuracitaj.

Kaj dum pliaj sansistemlaboristoj mem malsaniĝas, la kapablo de sansistemoj eĉ plu falas.

Se ĉi tio iĝos la kazo, tiam oni devos fari terurajn decidojn pri kiu rajtas vivi kaj kiu ne rajtas.

La nombro de mortoj pliiĝas grave en tia scenaro.

Por eviti ĉi tion, la mondo - tio signifas nin ĉiujn - bezonas fari tion, kion ni povas por malrapidigi la pandemion.

Oni malrapidigas pandemion per la ĝustaj respondoj.

Precipe en la frua fazo, por ke ĉiuj, kiuj malsaniĝas, povas ricevi la kuracadon kaj ne estas turnopunkto kun inunditaj malsanulejoj.

Ĉar ni ne havas vakcinon por la kronviruso, ni devas socie alĝustigi nian konduton,

por agi kiel socia vakcino. Ĉi tio simple signifas du aferojn:

  1. Ne infektiĝi; kaj 2. Ne infekti aliajn.

Kvankam sonas triviale, la plej bona afero, kiun vi povas fari, estas lavi la manojn.

La sapo efektive estas potenca ilo.

La kronviruso estas enfermita je kio esence estas tavolo de graso;

sapo disrompas la grason kaj lasas ĝin nekapablan infekti vin.

Ĝi ankaŭ igas la manojn glitiga, kaj per la mekanikaj movoj de lavado, virusoj forŝiriĝas.

Por fari ĝin ĝuste, lavu la manojn kvazaŭ vi ĵus distranĉis kelkajn ĥalapenjokapsikojn kaj vi sekve volas enmenti viajn kontaklensojn.

La sekva afero estas socia malproksimigado, kiu ne estas agrabla sperto,

sed afabla afero. Tio temas: ne brakumi, ne manpremi.

Se vi povas resti hejme, restu hejme por protekti tiujn, kiuj bezonas iri eksteren, por ke la socio funkciu:

de kuracistoj ĝis kasistoj, aŭ policistoj. Vi dependas de ili ĉiuj; ili dependas de vi ne malsaniĝi.

Pli vaste, estas kvarantenoj kiuj povas signifi diversajn aferojn, de vojaĝlimigoj ĝis efektivaj ordonoj resti hejme.

Kvarantenoj ne estas bone sperti, kaj certe ne estas populara.

Sed ili havigos nin - kaj precipe la esploristojn laborantajn pri medikamentoj kaj vakcinadoj - esenca tempo.

Do se vi estas kvarantenigita, vi devus kompreni kial, kaj respekti ĝin.

Nenio el tio estas amuza. Sed vidi aferojn en ilia tuto, ĝi estas tre malgranda prezo.

La demando de kiel pandemio finiĝas, dependas de kiel ili komenciĝas;

se ili komenciĝas rapide kun kruta deklivo, ili finiĝas malbone.

Se ili komenciĝas malrapide kun ne tiel kruta deklivo, ili finiĝas iomete bonete.

Kaj, en ĉi tiu epoko, ĝi vere estas en niaj manoj.

Laŭlitere, kaj

figure.

Grandan dankegon al la ekspertoj kiuj helpis nin tiel baldaŭe fari ĉi tiun videon,

speciale Our World In Data,

la enreta publikigaĵo por esplorado kaj datumoj pri la plej grandaj problemoj de la mondo

kaj kiel progresi pri solvi ilin.

Kontrolu ilian retejon. Ĝi ankaŭ enhavas senĉese ĝisdatigatan folion pri la kronvirusa pandemio.

[Finmuziko]