La plej teruraj parazitoj - neglektitaj tropikaj malsanoj - NTD-aj. | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

En la 1014a jaro, Imperiestro Basil II de la Bizanca Imperio venkis la bulgaran armeon kaj kaptis 15,000 kaptitojn.

Li povus mortigi ilin, sed li havis malsaman ideon.

Li volis malfortigi siajn kontraŭulojn dum venontaj jardekoj.

Do, li ordonis, ke 99 el ĉiu 100 kaptitoj estu blindigataj.

La 100a rajtu havi unu okulon por gvidi la restaĵon reen, hejmen,

devigante siajn komunumojn prizorgi ilin dum la restaĵo de iliaj vivoj.

Nuntempe, homoj suferas atakon same cinika kiel ĉi tio, de ligo de malbonuloj nomas, NTM-oj.

Unu el sep homoj en la mondo suferas pro unu aŭ pli da NTM-oj, pli ol la tuta loĝantaro de Eŭropo.

Ili faras neimageblan damaĝon, per kripligi nenombreblajn personojn,

ili detruas miliardo da dolaroj de enspezo ĉiujare, malfortigi komunumojn, kaj malrapidigi progreson.

Kio estas ĉi tiuj monstroj el hororfilmo, ambicianta damaĝegi nian specon?

Vasta intervalo de diversaj parazitoj kiel askaridoj, ameboj, aŭ virusoj kaŭzas NTM-ojn.

La simptomoj kiujn ili kaŭzas estas same diversaj kaj vere estas inkubaĵoj.

Kelkaj, kiel ankilostominfektoj, konkuras kun la cerboj kaj korpoj de infanoj por nutrado,

nanigante kreskadon, kaj difektante inteligentecon.

Kelkaj NTM-oj kaŭzas blindecon pro teruraj infektoj de la okuloj.

Aliaj parazitoj limigas pacientojn al lito dum monatoj, kaj damaĝas internajn organojn, ofte malpliigante la vivon ekstreme.

Tamen, aliaj kaŭzas terurajn deformaĵojn kiuj kaŭzas socialan honton, vivon vivatan honte, kaj senlaborecon.

Ekzistas ankaŭ kelkaj kiuj estas nekredeble neeltenebla. Ili kaŭzas kontinuan jukadon, aŭ teruran doloron.

Fakte, ni prezentu al vi unu el ili: Dracun culiasis.

Se vi akcidente trinkas akvon infektitan de ĝi, vi ne rimarkos ion ajn dum jaro.

Ĝis unu tago, vi subite vidos blazon sur via kruro.

La askarido eksplodas el la haŭto por ellasi novajn larvojn.

La sola maniero forigi ĝin estas tiri malrapide el via kruro, centimetro post centimetro, dum pluraj semajnoj,

ĉar Dracun culiasis nun estas ĝis unu metro longa.

Ni ĉiuj povas konsenti, ke ni devus mortigi tiajn parazitojn per fajro.

Tial ĉi ni deklaris militon al ili, promesante ekstermi plej da ili je 2020, kaj ni ege klopodis fari tion.

Je 1985, estis 3.5 milionoj da kazoj de Dracun culiasis ĉie en la mondo.

Je 2015, estis 22.

Ni mortigis 99.999 procentoj de ĉi tiuj monstretoj.

Ĝi tre baldaŭ estos la unua parazito kiun ni ekstermis definitive.

Do, eĉ se ili ne generas raportindajn frapliniojn kiel Ebola, efektive, mirindaj aferoj okazis pri NTM-oj

Ĉiuj NTM-oj havas unu komunan aferon:

ili prefere atakas homojn kiuj loĝas en la plej izolaj komumoj, kaj kiuj estas malplej kapabla defendi sin.

Ekzistas vilaĝoj kiuj estas 500 kilmetrojn de la plej proksima malsanulejo, sen vojoj ie ajn.

Do eĉ se kuracilo disponeblas, kio okazas, se ĝi signifas fari odiseadon por ke la pacientoj povas ricevi ĝin?

Tio necesigas atakon per kruda forto.

Por ekstermi NTM-ojn definitive, kio eble estas la plej granda medicina programo en homa historio estis lanĉata, nekomparebla pri amplekso.

Organizoj de ĉiuj fakoj laboras kune nun por ekstermi dek el ĉi tiuj NTM-oj por ĉiam.

Ironie, ĉiuj NTM-oj estas, fakte, deteneblaj aŭ kuraceblaj.

Sed plej el ili nur povas esti haltata per doni medikamenton al ĉiu persono en ĉiuj altriskaj regionoj.

Tio signifas, ke milionoj kaj milionoj da dozoj de medikamentoj, ofte por pluraj NTM-oj samtempe, dum jaroj, en landoj kie ne ekzistas infrastrukturo.

Registaroj kaj sanaroj nur ne povis fari tion solaj.

Ĉi tie, la homaro havis la okazon fanfaroni kion la industria produkado de medikamentoj povas atingi.

La farmacia industrio intervenis por distribui la necesajn medikamentojn senkoste, kaj promesis adi fari ĝin ĝis tiuj dek malsanoj estas for.

Je 2020, medikamentoj valorantaj preskaŭ $18 miliardoj da dolaroj estos distribuitaj, la plej granda donaco de medikamentoj en la mondo.

Ili ankaŭ helpis certigi, ke la medikamentoj vere atingis kien ili estis bezonata.

Je nur 2015, ĉi tiuj kuraciloj atingis pli ol 850 milionoj da personoj, pli ol la loĝantaro de la EU kaj Usono kunigitaj.

Malbonaj aferoj okazantaj generas frapliniojn.

Cent milionoj da personoj superfortantaj ege detruajn malsanojn, per senprecedenca ago, ne generas.

Rakontoj kiel ĉi tiu ne estas rakontataj sufiĉe ofte.

Bonaj aferoj senĉese okazas, proksimigante la homaron al estonteco sen suferado.

Do, se vi aŭ unu el viaj amikoj bezonas inspiran novaĵon, montru ĉi tiun videon al ili.

Ni, kiel specio, vere povas fari bonegajn aferojn pro ne iu motivado krom helpi inter la alia.

Bonas memori tion kelkfoje.

La Bill & Melinda Gates Foundation kaj via subtenado en Patreon.com ebligis ĉi tiun videon.

Se vi volas helpi nin fari pli da videoj, vi povas tie ĉi.

Se la manko de maltrankviligaj faktoj en ĉi tiu video, jen ludlisto pri la fino de ĉio!