Egoisma argumento por plibonigi la mondon - egoisma altruismo. | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

Ĝis antaŭnelonge, la granda plejmulto da homoj en la mondo laboris en kamparoj

kaj la tuta produkto de la tutmonda ekonomio

estis plejparte la sumo de agrikultura produktado.

Kaj tiu produktado estis limigita de la konstanta grandeco de tero.

La tuta produkto de la ekonomio ne ŝanĝiĝis multe inter jaroj.

La grandeco de la kuko estis konstanta; la mondo estis “nul-suma ludo”.

En tia senprogresa mondo, la ununura maniero por pliboniĝi estas malplibonigi iun alian.

Se vi prenas pli grandan pecon de la kuko, la peco de iu alia iĝas malpli granda.

Se vi volas havi pli da manĝaĵoj, konkeri, rabi, kaj ŝteli estas tre bonaj strategioj.

Se via najbaro malgajnas, vi gajnas.

Tiel la mondo estis dum miloj da jaroj.

Socioj invadis unu la alian senĉese por ekhavi pli da kuko.

Ekonomia malegaleco estis ege granda.

Kelkaj havis tiom da kuko kiom ili deziris, kaj aliaj devis vivi per la restantaj kukeroj.

Post tio la Industria Revolucio okazis, kaj ĉio ŝanĝiĝis.

Ni inventis maŝinojn, pli bonajn agrokultivaĵojn, pli bonajn fekundigilojn.

Agrikultura produktado kreskegis, sed ni ne nur produktis pli da manĝaĵoj — ĉiu industria sektoro havis eksplodan produktadon.

Inter 1700 kaj 1870, la produktado de fero en Britio kreskis 137-oble.

La Industria Revolucio rezultis al ekonomia produkto, kiu antaŭe estis neimagebla.

Tio ŝanĝis la esencajn ecojn de niaj socioj.

Ekonomia kreskado ŝanĝis la mondon de “nul-suma ludo” al “plus-suma ludo”.

Ni trovis manieron por krei pli grandan kukon - kaj ne nur pli grandan kukon, sed kukon kiu pligrandiĝis ĉiujare.

Pli da homoj povis havi pli da aferoj samtempe.

Tiu evoluo ankoraŭ disvastiĝas kaj daŭras hodiaŭ.

Antibiotikoj mortigas bakteriojn.

Elektrejoj produktas energion.

Poŝtelefonoj konektas nin.

Aviadiloj ebligas malmultekostan vojaĝadon.

Fridujoj konservas manĝaĵon.

Senĉesa progreso en ĉiuj partoj de la ekonomio ŝajnas normala al ni nuntempe,

sed la ŝanĝiĝo de senprogreseco al ekonomia kreskado estis la plej granda ŝanĝo en la historio de la homaro.

Kiel tio eblis?

Je la kerno de tiu grandega ŝanĝiĝo estas novaj ideoj, kiuj gvidas al disvolvado.

Disvolvado havas multajn malsamajn difinojn,

sed en la kunteksto de ĉi tiu filmeto, ni celas al pli bonaj solvoj de jam ekzistantaj problemoj,

kaj solvoj de problemoj, pri kiuj ni ankoraŭ ne konsciis.

Ju pli oni disvolvas

des pli da malsimplaj kaj interesaj ideoj oni malkovras, dum la evoluado de oniaj voloj kaj bezonoj.

La averaĝa loĝanto de Norvegio antaŭ 250 jaroj eble volus havi tre bonajn ŝuojn.

Antaŭ 150 jaroj, eble biciklon.

Antaŭ 80 jaroj, aŭton.

Antaŭ 30 jaroj, malmultekostajn flugvojaĝojn. Kaj tiel plu.

Kiam ni ricevas niajn dezirojn, ni ne haltas.

Ni povas vidi kiel ni povas fari aferojn eĉ pli bonaj.

La nova “plus-suma mondo” ekzistas dum nur 0,1% de homa historio, kaj ni ankoraŭ ne alkutimiĝis.

Ĝi havas konsekvencon, kiu estas tre kontraŭintuicia.

En plus-suma mondo,

vi mem egoisme profitas, se ĉiu homo en la mondo havas bonan vivon.

Vi profitas, se homoj prosperas en foraj lokoj de landoj tute nekonataj al vi.

Ekzistas bona egoisma kialo por plibonigi la mondon.

En plus-suma mondo, ju pli da homoj vivas komforte, des pli bona via propra vivo estas.

Tio estas pro kiel disvolvado funkcias;

ĝi estas fundamente pelata de ofertado kaj mendado.

Ofertado pligrandiĝas kiam pli da homoj havas la liberecon kaj edukon por povi kontribui.

Ili fariĝas inventistoj, esploristoj, inĝenieroj, aŭ pensistoj, kiuj elpensas novajn ideojn.

La mendado por ideoj pligrandiĝas, kiam homoj pliriĉiĝas kaj povas pagi por novaj solvoj.

Ili pligrandigas la grandecon de la merkato por disvolvado.

Disvolvado sekvas instigojn.

Do kompreneble, se multaj homoj volas ion kaj povas pagi ĝin, ĝi ricevos atenton kaj energion de disvolvistoj.

Plibonigi la vivojn de la plej malriĉaj homoj havas multiplikan efikon.

Ĝi pligrandigas mendadon por ideoj

kaj samtempe ĝi plifaciligas la produktadon de ideoj.

Ni konsideru ekzemplon, kiu interesas nin ĉiujn: kuraco kontraŭ kancero.

Se estas 1 miliardo da homoj en la mondo, kiuj havas la monon por pagi kanceran kuracadon,

disvolvado sekvos tiun mendadon.

Tial centmiliardoj da dolaroj estas investitaj al medicina esplorado.

Tio havis grandegan efikon, sed ni ankoraŭ tute ne estas proksimaj al povi kuraci ĉiujn tipojn de kancero.

Nuntempe, unu el ses homoj en la mondo mortas pro kancero, kaj vi povas esti unu el tiuj.

Nun imagu, ke la mendado estus pli granda.

Imagu, ke ne 1 miliardo da homoj povus pagi por kuracado de kancero, sed 4 miliardoj aŭ 7 miliardoj.

Imagu, kiom da progreso ni havus, se ni investus 7-oble pli da mono al kancera kuradaco.

Krome, multe da homa potenco estas malŝparata nuntempe.

La laboro de malriĉa terkultivisto en evolulando ne estas utila al vi.

Sed se lia vivo plibonigus, liaj infanoj eble irus al universitatoj

kie ili povas disvolvi aferojn, kiuj ja estas utilaj por vi.

Anstataŭ havi kelkajn centrojn de disvolvado en nur la riĉaj landoj,

ni havus multajn tiajn centrojn en la tuta mondo.

La sumo de esplorado de la homaro estus multoble pli granda ol nun.

Ĉu ni jam havus solvon por kancero, se la mondo estus tiel?

Nu, eble jes.

Se ni elspezus 7-oble pli al esplorado, havus 7-oble pli da homoj prilaborantaj ĝin,

kaj havus tutmondan reton de medicina esplorado, ni certe estus pli progresintaj ol nun.

Kaj tio estas la kerno de la argumento:

ju pli da homoj volas la saman aferon kiel vi, des pli probable vi ricevos ĝin.

Tion signifas vivi en plus-suma mondo.

Vi ne ricevos pli da kuko, se malriĉaj regionoj restas malriĉaj.

Estas male: vi ricevos pli da kuko se malriĉaj regionoj pliriĉiĝas, kontribuas ideojn, kaj kreskigas la tutmondan kukon.

Ĉu vi ŝatas kosman vojaĝadon?

Imagu, ke estus miliardoj da homoj en Afriko kaj Azio, kiuj havas proprajn kosmajn programojn,

kaj ke ili postulas satelitojn kaj lunajn koloniojn kaj urbojn en Marso.

Ĉu vi ŝatas esti vivanta?

Se kelkmiliardoj da homoj pagus por medicina esplorado, tio povus efektive savi vian vivon.

Vi mem profitas, se vivo por homoj en la tuta mondo pliboniĝas.

Ju pli rapide ni atingos tiun version de la mondo, des pli vi mem profitas.

Ne gravas, kiuj estas viaj motivoj. Labori por pli bona mondo estas tre bona afero,

por aliuloj, kaj por vi mem.

Ĉi tiu filmeto estis kunlaboraĵo kun Max Roser kaj Our World in Data,

kaj ĝin subtenis The Bill and Melinda Gates Foundation.

Se vi volas helpi nin vivi kaj fari pli da filmetoj,

vi povas subteni nin per Patreon aŭ aĉeti kelkajn el niaj belaj murafiŝoj.