Superpopulado - La homa eksplodo klarigita. | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

Neniam antaŭe en historio estis tiom multe da homoj sur la Tero ekde nun.

La kvanto de homoj pliiĝegis, de miliardo en la jaro 1800,

ĝis 2.3 miliardoj en la jaro 1934, 3.7 miliardoj en la jaro 1970,

kaj 7.4 miliardoj en la jaro 2016.

La monda loĝantaro pliiĝis kvaroble post la antaŭa jarcento, do kio okazos en la sekva jarcento?

Kaj kion signifas kreskado de la loĝantaro por nia estonteco?

Ĉu estos amasa migrado, homplenegaj kvartalaĉoj en urbegoj kovrantaj kontinentoj,

morboj kaj poluado, ĥaoso kaj perforto pri energio, akvo, kaj manĝaĵo,

kaj homaro nur fokusanta al la daŭrigado de si mem.

Ĉu la kreskado de loĝantaro detruos nian vivmanieron?

Aŭ, ĉu ĉi tiu profetaĵo nur estas senbaza paniko?

[Kurzgesagt Enkonduko]

En la sesdekaj jaroj, kreskado de la loĝantaro atingis senprecedencan rapidon; kiu kondukis al apokalipsaj profetaĵoj.

La malriĉularo multiĝos senfine kaj invados la evoluintan mondon.

La legendo pri troloĝateco naskiĝis.

Sed montriĝis, ke altaj naskokvantoj kaj ekaltegiĝo de loĝantaro

ne estas daŭraj trajtoj de kelkaj kulturoj aŭ landoj,

sed male estas parto de kvar-etapa procezo kiu okazas al la tutan mondon.

La demografia transiro

La plej multaj evoluintaj landoj jam transiris, dum aliaj landoj transiras nun.

Ni reiru al la dekoka jarcento kiam la tuta mondo, inkluzive de Eŭropo,

estis en la unua etapo de la demografika transiro.

Laŭ la nuna kriterio, Eŭropo estis pli malbona ol evoluanta regiono;

suferante pro malbona higieno, malbonaj manĝaĵoj, kaj malbona medicino.

Multe da homoj naskiĝis, sed multaj mortis same rapide,

do la loĝantaro apenaŭ kreskis.

Virinoj naskis de kvar ĝis ses infanojn, sed nur du el ili plenkreskiĝis.

Tiam la Industria Revolucio okazis en Britio,

kaj estigis la plej gravan ŝanĝiĝon pri homaj vivkondiĉoj ekde la Terkultura Revolucio.

Homoj ne plu estis kamparanoj, ili iĝas laboristoj.

Fabrikitaj aĵoj estis amasfabrikataj kaj iĝis vaste disponebla.

Sciencoj disfloris, kaj progresigis transportadon, komunikadon, kaj medicinon.

La rolo de virinoj en socio ŝanĝiĝis kaj kreis la kondiĉojn por ilia emancipiĝo.

Malrapide, tiu ĉi ekonomia progreso ne nur estigis mezan klason,

sed ankaŭ pliigis vivnivelojn kaj sanzorgadon por la malriĉa laboristaro.

La dua etapo de la transiro komenciĝis.

Pli bonaj provizoj de nutraĵo, higieno, kaj medikamentoj signifis, ke homoj ĉesis daŭre morti,

precipe kiam tre junaj.

La rezulto estis ekaltegiĝo de la loĝantaro; kiu duobligis la britian loĝantaron inter la jaro 1750 kaj la jaro 1850.

La ĉefa kialo, kial familioj kutimis naski multajn infanojn, estas ke nur malmultaj verŝajne vivos.

Ĉar tio ŝanĝiĝis, la tria etapo de la transitro ekkomenciĝis.

Malpli da beboj estis koncipataj kaj kreskado de loĝantaro malrapidiĝis.

Finfine, ekvilibro aperis.

Malpli da homoj mortis kaj malpli da infanoj naskiĝis, do la mortokvanto kaj naskokvanto stabiliĝis.

Britio atingis la kvaran etapon de la demografia transiro.

Tio ĉi ne nur okazis en Britio.

Pli kaj pli da landoj trairis la kvar etapojn.

Unue, multaj naskiĝoj kaj mortoj pro malbonaj vivkondiĉoj.

Due, pli bonaj vivkondiĉoj kondukas al malpli da mortoj kaj ekaltegiĝon de la loĝantaro.

Trie, malpli da mortoj kaŭzas malpli da naskiĝoj kaj ĉesadon de la kreskado de loĝantaro.

Sed, se naskokvantoj malpliigis tiom multe, kial la loĝantaro ankoraŭ kreskas tiom rapide?

Nu, la infanoj mem naskitaj en la ekaltegiĝo de la loĝantaro de la sepdekaj kaj okdekaj jardekoj naskis infanojn nun;

kondukante al rimarkebla eksalto de la tuta loĝantaro.

Sed ili mezume havas tre malpli da infanoj ol siaj gepatroj.

La nuna mezumo estas 2.5, ĝi estis 5 antaŭ kvardek jaroj.

Do dum ĉi tiu generacio maljuniĝos kaj fekundeco malpliiĝos,

la kreskado de loĝantaro ados malrapidiĝi.

Por ĉiuj landoj tio estas vera.

En la okcidento, ni emas preteratenti progreson en aliaj regionoj de la mondo,

sed fakte plej el la landoj de la mondo atingis la kvaran etapon.

Nur rigardu Bangladeŝon.

En la jaro 1971, virinoj mezume naskis sep infanojn, tamen dudek kvin procentoj de ili mortis antaŭ ol esti en la aĝo de kvin.

En la jaro 2015 la mortoprocento estis nur 3.8% kaj virinoj nur havis 2.2 infanojn mezume.

Tio estas la regulo, ne escepto.

Ni ne estas specialaj, ni nur havis la avantaĝon esti frua.

Evoluintaj landoj bezonis okdek jarojn por malpliigi fekundecon de pli ol ses geknaboj ĝis malpli ol tri.

Aliaj atingas tiun nivelon rapide.

Malajzio kaj Suda Afriko atingis ĝin post nur tridek kvar jaroj.

Bangladeŝo bezonis nur dudek.

Irano atingis ĝin post dek jaroj.

Ĉiuj ĉi landoj kiu atingas tiun nivelon ne devis komenciĝi per nenio,

kaj ju pli da subteno ili ricevas des pli rapide ili atingas tiun nivelon.

Tial ĉi programoj kiuj helpas mapliigi infanan mortokvanton aŭ evoluigi malriĉajn landojn estas tiom grava.

Kio ajn estas via motivado, ĉu vi revas pri mondo kie ĉie homoj vivas libere kaj riĉe,

aŭ vi nur volas, ke malpli da rifuĝintoj eniru vian landon;

la simpla vero estas, ke se aliaj personoj sur la alia flanko de la mondo povas vivi bonan vivon, ĝi bonfaras al vi unue.

Kaj ni sukcesas!

La procento de homoj kiuj vivas malriĉege neniam estas tiel malgranda kiel nun.

Do la estonteco de monda kreskado de la loĝantaro fakte ne estas apokalipsa profetaĵo. Ĝi estas promeso!

Kreskado de loĝantaro finiĝos.

La UN prognozas, ke la 12 dek dumiliarda homo neniam naskiĝos.

Kaj, dum la nivelo de evoluo de la mondo pliiĝas,

la kvanto de homoj kun supera edukado pliiĝos dekoble.

Landoj kiuj kutimis esti senhavaj, anstataŭe helpos antaŭenigi evoluon.

Pli da homoj signifos pli da homoj kiuj povas progresi nian specion.

Ĉi tiu video estas kunlaboraĵo kun Max Roser kaj ourworldindata,

kie li ekzamenas la progreson de la homaro per esploro kaj bildigo de datumoj.

Nepre kontrolu ĝin.

En la jaro 2016 ni povis fari pli bona kaj pli da videoj ol iam antaŭe

pro via subteno en Patreon.com

Dankegon, kaj ni revenos en la jaro 12,017.