Ĉu la EU estas demokratia? Ĉu via voĉdono gravas? | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

Esti civitano de la Eŭropa Unio

signifas, ke multaj aspektoj de niaj vivoj

estas reguligitaj per stranga estaĵo.

ĝi sentigas kvazaŭ grandega burokrataro faras decidojn super niaj kapoj.

Multaj eŭropanoj pensas

ke ilia voĉdono en la EUaj elektoj ne gravas,

kaj la EU ne estas demokratia.

Kiom demokratia EU vere estas?

Kaj ĉu via voĉdono efektive ŝanĝas ion?

En demokratiaj ŝtatoj,

publikaj politikoj baziĝas sur la volo de la homoj.

Sed, la homoj

ne estas kohera afero.

Sennombraj malsamaj grupoj batalas por influo kaj povo

por establi leĝojn kaj regulojn, kiuj profitigas ilin.

En funkcianta demokratio,

estas kontroloj kaj ekvilibroj

kiuj supoze kreas justan medion

kie ĉi tiuj bataloj povas esti batalataj.

Mandatoj havas limojn kiuj evitas troan superregadon.

Sed ĉio ĉi finiĝas ĉe niaj limoj.

La internacia politiko ne estas demokrata,

sed anarĥia.

Neniu centra aŭtoritato estas sufiĉe pova por certigi justecon, aŭ plenumi leĝojn,

do la sola leĝo estas la tiraneco de la plej fortaj kaj anarĥiaj.

Do dum la plej granda parto de la homa historio,

potencaj landoj prenis tion, kion ili volis de aliaj

ĉu per eldevigo

aŭ per perforto.

Post la Dua Mondmilito, Unuiĝintaj Nacioj estas fondita por venki ĉi tiun anarĥion,

establante regulojn pri kiel la landoj devas konduti.

Sed ekde UN havas preskaŭ neniun povon,

kaj ĝiaj membroj ofte havas kontraŭajn interesojn,

kutime estas ĝentile ignorata.

EU estas konstruado, kiu provas havi regulojn kaj leĝojn por siaj membroj

kiuj estas efektive plenumeblaj,

same kiel la Eŭropa Kortumo de Justeco kapablas fari devigajn decidojn.

Origine,

la EU estis fondata por certigi pacon

inter eŭropaj nacioj

kaj prosperon por la kontinento.

Sed ĝi estas ankaŭ provo por gajni internacian povon por siaj membroj.

Ĝi estas kiel superŝtato

kaj ĝi klopodas esti demokratia kaj legitimita de ĉiuj siaj civitanoj.

Por fari tion,

ĝi devas solvi la problemon de malsamaj aktoroj dezirantaj malsamajn aferojn.

Nur, ke ĝiaj membroj estas landoj kun tre malsamaj prioritatoj.

Do,

kiel funkcias ĉi tio?

Ekde la EU estas ege kompleksa,

kaj politikistoj estas eĉ pli malbonaj ol sciencistoj nomantaj aferojn,

ni simpligos amase

kaj neglektos multajn detalojn.

Vi povas trovi pliajn legaĵojn kaj klarigojn en nia Fonto-Dokumento.

Bone,

se vi volas krei demokratian union

de sendependaj nacioj,

vi havas du eblojn.

Unu:

Lasu ĉiujn voĉdoni por naciaj politikistoj kiuj tiam faros decidojn por la Unio kune.

Aŭ,

du:

Lasi ĉiun civitanon voĉdoni rekte

por sendependa institucio,

kiu kapablas fari devigajn decidojn.

Ambaŭ aliroj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn,

kaj la EU finiĝis kun miksaĵo de ambaŭ.

Apud la Eŭropa Kortumo de Justeco,

estas kvar ĉefaj institucioj pri kiu ni parolos hodiaŭ.

La Eŭropa Konsilio,

kiu konsistas el registarestroj aŭ ŝtatoj de la membro-landoj.

La Konsilio de la EU,

kun ministroj de la membrolandoj.

La tria estas la Eŭropa Komisiono,

kiu estas fakte, la registaro de EU,

havante unu komisaron por ĉiu membroŝtato.

Kaj, fine,

la Eŭropa Parlamento.

La Parlamento estas la unika parto de la EU

kiu estas rekte elektita de vi, kara Civitano,

en la eŭropaj elektoj.

Principe, ĉiuj ĉi tiuj institucioj de la EU devenas de via rekta aŭ nerekta voĉdono,

por esti sur nacia aŭ EU-nivelo.

Sed iuj faras pli ol aliaj. Ekzemple,

vi voĉdonas por via nacia reprezentanto kaj tiel kontribuas por formi nacian registaron

kies ŝtatestro havas sidlokon en la Eŭropa Konsilio.

Ĉi tiuj estroj elektas la prezidanton de la EU-Komisiono kaj ĝiajn samrangajn komisarojn,

Kiuj poste estas konfirmataj de la Eŭropa Parlamento.

Do, ĉi tio estas ia nerekta demokratio.

Vi ne voĉdonis por la Komisiono,

sed vi voĉdonis por la homoj Kiu nomumis ilin

kaj por tiuj, kiuj konfirmis kaj kontrolas ilin.

Do efektive,

2,5 el la 4 ĉefaj Eŭropaj Uniaj institucioj

dependas de la registaroj de membroŝtatoj.

Sed ĉar vi, kiel civitano, nur rekte povas voĉdoni por la Eŭropa Parlamento, la demando estas,

Kiom pova ĝi estas ?

Kiom da influo via voĉdono havas?

La Eŭropa Parlamento komenciĝis kun tre malgranda influo

sed fariĝis pli kaj pli pova dum la pasintaj du jardekoj.

Hodiaŭ, ĝi devas aprobi novajn leĝojn

kiuj povas esti devigaj por la membrolandoj.

Ĝi ankaŭ voĉdonas pri kiel la EU-buĝeto estas elspezita

kaj pri internaciaj traktatoj.

Ĉio ĉi igas la parlamenton tre pova

kaj, tial, via voĉdono tre influas,

eĉ en internacia nivelo.

Kompare kun naciaj parlamentoj, unu grava povo ankoraŭ mankas.

La Eŭropa Parlamento oficiale ne povas proponi novajn leĝojn mem

kio ofte estas la kerno de la argumento ke EU ne estas sufiĉe demokratia

kaj ke la Eŭropa Parlamento devus ricevi pli da influo.

Nun la registaroj de la membroŝtatoj ĉefe regas la Eŭropan Union.

Donante al la Parlamento pli da povo igus EU, kiel tuto, pli demokratia sed ĝi ankaŭ prenus povon de membroŝtatoj.

Ne klaras kiu aliro estas pli bona.

Finfine la membroŝtatoj kaj ni kiel civitanoj devas decidi, kiel la Unio devas disvolviĝi.

Bone, ĉu ni povas desegni konkludon ĉi tie?

Kiel tuto,

EU ne estas tiel demokratia kiel plej multaj el siaj membroŝtatoj.

Sed ĝi estas demokratia.

Se vi ne ŝatas la decidojn, kiujn ili faras,

koncerne kopirajton, ekzemple,

Vi povas kontroli kion viaj reprezentantoj voĉdonis kaj voĉdoni por forigi ilin.

La lukto por fari ĝin pli demokratia estas proksime ligita al kiu havas povon pri kio.

La EU daŭre ŝanĝas. Vi, kara Civitano,

ne nur voĉdonas pri la aktuala politiko

sed ankaŭ pri la aspekto de la sistemo por la estonteco.

Estas multaj partioj kaj politikistoj kiuj promesas fari la EUan Parlamenton,

kaj tial via voĉdono, pli forta.

Multaj aliaj volas teni ĝin kiel ĝi estas, aŭ eĉ malpliigi ĝin.

Tial vi decidu

Kion vi pensas ke estas pli bona por la estonteco de la Unio.

Nuntempe ĝi estas same grava por la EU al kiu vi voĉdonas hejme,

ĉar ĉi tiuj estas la homoj, kiuj havas la plej grandan influon nuntempe en la Eŭropa Unio.

Opinio

Hejme ankaŭ estas kie la EU estas ofte uzata kiel propeka kapro. Politikistoj,

speciale antaŭ ol naciaj elektoj,

ŝatas pretendi ke EU estas ĉiopova

kaj miksi regulojn kaj leĝojn super la estroj de la registaroj kaj civitanoj.

Kvankam ofte ili estis rekte respondecaj pri tio, kion EU faris.

Demokratio estas ĝena

kaj komplika,

kaj ofte tre enuiga.

En la Eŭropa Unio,

eĉ pli ol en la membroŝtatoj.

Sed,

voĉdonado kaj zorgado kiel niaj politikaj institucioj ŝanĝiĝas kaj disvolviĝas

estas unu el la plej povaj aferoj kiujn ni povas fari kiel civitanoj.

La lastaj jaroj montris ke ekstremaj aferoj povas okazi per elektoj.

Ni devas decidi, ĉu ni volas esti aktiva parto de ĉi tiu procezo.

Se ni ne partoprenas en la lukto por povo kiu estas politiko, aliuloj partoprenos.

Kaj ni eble ne ŝatos kion ili decidas por ni.

Ĉar Eŭropo estas grava temo por ni,

ni tradukis ĉi tiun videon en pluraj eŭropaj lingvoj.

Kelkaj eŭropaj jutubistoj dublis ĝin,

kaj alŝutis ĝin al siaj propraj kanaloj.

Dankon al Funk

kaj al ĉiuj jutubistoj, kiuj nin helpis.

Vi povas trovi la ludliston kun ĉiuj lingvaj versioj en la priskribo.