Optimisma Nihilismo | Kurzgesagt

🎁Amazon Prime 📖Kindle Unlimited 🎧Audible Plus 🎵Amazon Music Unlimited 🌿iHerb 💰Binance

Video

Transskribo

Homa ekzisto estas timiga kaj konfuza.

Antaŭ kelkaj centmiloj da jaroj, ni ekkonsciiĝis kaj trovis nin en stranga loko.

Ĝi estis plena je aliaj estaĵoj. Kelkajn ni povis manĝi, aliaj povis manĝi nin.

Estis likvaĵoj, kiujn ni povis trinki; aĵoj, kiujn ni povis uzi por fari novajn aĵojn.

La taga ĉielo havis etan flavan bulon, kiu varmigis nian haŭton.

La nokta ĉielo estis plena de belaj lumoj.

Ĉi tiu loko klare estis farita por ni.

Io zorgis pri ni.

Ni estis hejme. Tio faris ĉion tre malpli timiga kaj konfuza.

Sed ju pli ni aĝiĝis, des pli ni komprenis pri nia mondo kaj pri ni mem,

Ni ekkomprenis ke tiuj trembrilantaj lumoj ne estas tie por ni, ili simple estas.

Ni ekkomprenis ke ni ne estas en la centro de tio, kion ni nomas universo,

kaj ke ĝi estas pli, multe pli malnova ol ni pensis.

Ni lernis ke ni estis faritaj el multaj malvivaj eroj,

kiuj konsistigas pli grandajn aĵojn kiuj ial ne estas malvivaj,

kaj ke ni estas nur alia dumtempa etapo el miliardjara historio.

Ni lernis, ŝokite, ke ni vivas en humida polvero kiu moviĝas ĉirkaŭ mezgranda stelo

en silenta loko de averaĝa galaksi-brako, kiu estas parto de galaksia grupo de kiu ni neniam foriros.

Kaj tiu grupo estas nur unu el miloj kiuj kune fariĝas galaksiamasego.

Sed eĉ nia galaksiamasego estas nur unu el miloj kiuj fariĝas tio, kion ni nomas videbla universo.

La universo povas esti miloble pli granda, sed tion ni neniam scios.

Ni povas senpene paroli pri ducent milionoj da galaksioj

aŭ duilionoj da steloj aŭ bilionbilionoj da planedoj,

sed ĉiu el tiuj nombroj signifas nenion. Niaj cerboj ne povas kompreni tiujn konceptojn.

La universo estas tro granda. Kaj estas tro da ĝi

Tamen grandeco ne estas la plej malfacila koncepto kiun ni devas kompreni.

Tio estas la tempo, aŭ pli precize, la tempo kiun ni havas.

Se vi bonŝancas sufiĉe por vivi cent jarojn,

vi disponas pri 5.200 semajnoj.

Se vi havas 25 jarojn nun, por vi restas 3.900 semajnoj.

Se vi mortos en la aĝo de 70, tio signifas ke restas 2.340 semajnoj

multe da tempo, sed samtempe… ne tiom multe.

Kaj poste kio?

Via biologia funkciado ekpaneos,

kaj la dinamika estaĵo, kiu vi estas, ĉesos esti dinamika.

Ĝi disfandiĝos ĝis nenio el vi restos.

Kelkaj kredas ke estas parto de ni kiun ni ne povas vidi nek mezuri,

sed ne eblas konfirmi tion, do ĉi tiu vivo povas esti ĉio

kaj ni eble mortos por ĉiam.

Ĉi tio estas malpli timinda ol ĝi ŝajnas, tamen.

Se vi ne memoras la 13.75 miliardojn da jaroj kiuj pasis antaŭ via ekekzisto,

La multaj duilionoj da jaroj kiuj venos poste do subite forflugos kiam vi forpasos.

Fermu viajn okulojn. Kalkulu ĝis unu.

Tiel longe sentiĝas la ĉiamo.

Kaj laŭ nia scio, enfine la universo mem mortos kaj nenio plu ŝanĝiĝos.

Niaj filmetoj alkondukas angoron al multaj homoj,

kaj la lastaj minutoj tre eble ne helpis tiurelate.

Do, ĉi-foje, ni volas proponi malsaman vidpunkton pri ĉi tiuj aferoj:

nesciencan, subjektivan vidpunkton, la Kurzgesagt-filozofion, se vi volus.

Bonvolu esti dubema; ni ne scias pli pri homa ekzistado ol vi.

Ni kontraŭas tiun angoron per optimisma nihilismo.

Kion ni volas diri pri tio?

Nu, resume, ne ŝajnas tre kredebla ke 200 duilionoj da duilionoj da steloj estas faritaj por ni.

Iamaniere, ŝajnas, ke oni faris al ni la plej kruelan ŝercon en la universo.

Ni konsciiĝis nur por kompreni ke ĉi tiu rakonto ne temas pri ni.

Kvankam estas bonege koni elektronojn kaj la ĉel-energifonton

scienco, tamen, ne multe faras por fari ĉion malpli deprimiga.

Bone, sed nun kio?

Vi havas nur ĉi tiun vivon, kio estas timiga, sed ankaŭ liberigas vin.

Se la universo finiĝos per plena entropio, ĉiu humiligo kiun vi suferis dumvive estos forgesita.

Ĉiu eraro via ne enfine ne gravos.

Ĉiu malbona ago via estos nuligita.

Se nia vivo estas ĉio, kion ni spertos, ĝi estas ankaŭ ĉio, kio gravas.

Se la universo ne havas principojn, gravaj principoj estas nur tiuj, kiujn ni decidas.

Se la universo ne havas celon, ni povas decidi kio estu ĝia celo.

Homoj certe iam ne plu estos,

sed antaŭ tiam, ni povas priesplori nin mem kaj la mondon ĉirkaŭ ni.

Ni povas sperti sentojn. Ni povas sperti manĝaĵojn, librojn, sunleviĝojn, kaj kunestadon.

La fakto ke ni eĉ povas pripensi tiujn aferojn estas jam sufiĉe mirinda.

Facilas pripensi nin kiel ion apartan de ĉio, sed tio ne veras.

Ni estas la universo tiom, kiom neŭtrona stelo

aŭ nigra truo aŭ nebulozo.

Eĉ pli bone, ververe ni estas ĝia pensanta kaj sentopova parto:

la centraj organoj de la universo.

Ni estas vere liberaj en univers-granda ludejo,

do kial ne provi esti feliĉaj kaj konstrui ian utopion en la steloj?

Ja ankoraŭ ni ne eltrovis ĉion scieblan.

Ni ne scias kial la univers-leĝoj estas tiaj,

kiel ekestis vio, kio estas vivo.

Ni neniom scias kio estas konscio aŭ ĉu ni estas solaj en la universo.

Sed ni povas klopodi trovi kelkajn respondojn.

Estas miliardoj da steloj kiujn viziti, malsanoj kiujn kuraci,

homoj kiujn helpi, feliĉaj sentoj kiujn sperti,

kaj videoludoj kiujn fini.

Estas tiom multe, kion fari.

Do, resume, vi tre eble ja uzis grandan parton de via disponebla tempo.

Se ĉi tiu estas la sola fojo por vivi, ne ekzistas kialo, pro kiu ni ne amuziĝu,

kaj vivu kiel eble plej feliĉe.

Eĉ pli bone se vi plibonigas aliulajn vivojn.

Kaj ankoraŭ pli bone se vi helpas konstrui galaksian homan imperion.

Faru tion, kio feliĉigas vin.

Vi rajtas decidi, kion tio signifas por vi.